Devenlando: Germanio ('Das muss ein Ritter können' el la muzik-rakonto 'Ritter Rost', el la germana trad. Lars Sözüer)
Elŝutebla sondokumento: filmita dum REF 2011 wmv versio Elŝuteblaj muziknotoj:
Kanto-teksto:
Povu – d-d-dm , la kavaliro povu – d-d-dm
Grandan bovon bati - kaj leonon tikli sen plej eta timosent’ Teruran drakon kroĉi – kaj ĝin tre riproĉi per kuraĝa voĉakcent’ Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas, sen ke la salivo gutas sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas |: La kavaliro povu – d-d-dm :|
Tra dezerton iri – kakton jen akiri sen ia soifosent’ Teleron malplenigi – tutan porkon manĝi sen bongusta kondiment’ Sen ke lia buŝ’ blasfemas, sen ke lia voĉo ĝemas sen ke liaj ostoj krakas sen ke liaj dentoj klak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-akas |: La kavaliro povu – d-d-dm :| Povu – d-d-dm , La kavaliro povu – d-d-dm
Ĉe abismo stari – kaj malsupren gapi sen iu kapturnosent’ Al bebeto salti – ĝian vindon ŝanĝi sen plej eta akcident’ Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas, sen ke la salivo gutas sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas |: La kavaliro povu – d-d-dm :| Povu – d-d-dm La kavaliro povu – d-d-dm ktp.
Titolo: La Kavaliro Povu
Devenlando: Germanio ('Das muss ein Ritter können' el la muzik-rakonto 'Ritter Rost', el la germana trad. Lars Sözüer)Elŝutebla sondokumento: filmita dum REF 2011 wmv versio
Elŝuteblaj muziknotoj:
Kanto-teksto:
Povu – d-d-dm , la kavaliro povu – d-d-dm
Grandan bovon bati - kaj leonon tikli
sen plej eta timosent’
Teruran drakon kroĉi – kaj ĝin tre riproĉi
per kuraĝa voĉakcent’
Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas,
sen ke la salivo gutas
sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas
|: La kavaliro povu – d-d-dm :|
Tra dezerton iri – kakton jen akiri
sen ia soifosent’
Teleron malplenigi – tutan porkon manĝi
sen bongusta kondiment’
Sen ke lia buŝ’ blasfemas, sen ke lia voĉo ĝemas
sen ke liaj ostoj krakas
sen ke liaj dentoj klak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-akas
|: La kavaliro povu – d-d-dm :|
Povu – d-d-dm , La kavaliro povu – d-d-dm
Ĉe abismo stari – kaj malsupren gapi
sen iu kapturnosent’
Al bebeto salti – ĝian vindon ŝanĝi
sen plej eta akcident’
Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas,
sen ke la salivo gutas
sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas
|: La kavaliro povu – d-d-dm :|
Povu – d-d-dm La kavaliro povu – d-d-dm ktp.